The page of Hamvas Béla, Esperanto biography
Biography
Béla HAMVAS [bela hamvaŝ], hungare Hamvas Béla estis hungara verkisto kaj filozofo.
Li naskiĝis en la 23-an de marto 1897 en Eperjes (nun Prešov, Slovakio). Li mortis en la 7-an de novembro 1968 en Budapeŝto.
Biografio
Li vundiĝis en 1916 dum la 1-a mondmilito. La familio ne akceptis la novan ŝtaton Ĉeĥoslovakio, tial ili vojaĝis al Budapeŝto. Tie Béla frekventis universitaton, poste li laboris en gazeta eldonejo, kiel ĵurnalisto. En 1928 li edziĝis, poste eksedziĝis en 1935. Lia dua edzino estis Katalin Kemény. Li komencis ankaŭ tradukadi kaj verkis eseojn. Dum sieĝo de Budapeŝto en 1945 multe da manuskriptoj cindriĝis. En 1948 li estis atakita kaj li devis silenti. Baldaŭe li faris simplajn laborojn, sed li ankaŭ verkadis. Li estis entombigita en Szentendre. Postmorte li ricevis premion Kossuth en 1990. Oficiale la unua romano aperis en 1983.