This website is using cookies

We use cookies to ensure that we give you the best experience on our website. If you continue without changing your settings, we'll assume that you are happy to receive all cookies on this website. 

The page of Tóth Árpád, Esperanto biography

Image of Tóth Árpád
Tóth Árpád
(1886–1928)

Biography

TÓTH Árpád (Arad, 14-a de aprilo 1886- Budapeŝto,7-a de novembro 1928) estis delikatvoĉa hungara poeto.

Lia patro TÓTH András estis skulptisto, pri kiu Ady kaj Móricz havis rekonajn vortojn.

Lia familio transloĝiĝis printempe de la jaro 1889 el Arad en Debrecen-on, TÓTH Árpád tiutempe estis nur trijara. Li ekkonsciis en ilia familia domo en la strato Késes (keŝeŝ). Siajn elementajn studojn li finis en la lernejo de la strato Ispotály (iŝpotaj) kaj siajn mezlernejajn studojn en la realgimnazio Fazekas Mihály (fazekaŝ mihaj) (1896-1904). Lia patro dediĉis lin instruisto pri desegnado, sed Árpád – ĉefe pro efekto far KARDOS Albert – ekinteresiĝis pli kaj pli forte pri la literaturo. En la memkleriga rondo li rolis pli kaj pli sukcese kaj li eminente trapasis la baiteruentajn ekzamenojn. Sian homan kaj poetan dankemon, sentatan al sia lernejo, li esprimis je la 50-jara datreveno pri ekzisto de la realgimnazio, per bela kaj enhavriĉa poemo (Köszöntő: „Salutparolo”). Post la abiturientaj ekzamenoj li lernis la lingvojn latinan kaj grekan dum unu studjaro, poste li enskribiĝis aŭtune de 1905 en Budapeŝto kiel studento de la hungara-franca fakultato. Li iĝis ekde 1908 kunlaboranto de Nyugat ([njugat], Okcidento), sed pro financaj problemoj printempe de 1909 li revenis Debrecen-on. Li ne finis la universitaton kaj ne anoncis sin por doktoraj ekzamenoj. Hejme li jam ne bone fartis, ĉar li ja devis ŝiri sin de ĉefurbaj literaturaj movadoj, kontakto, unuavice de la revuo Nyugat, kiu jam publikigis liajn poemojn. Árpád Tóth sentis maltrankviliĝon ĉefe pro tio, ke en Debrecen li iĝis pli proksima de la eblo eldoni poemvolumon.

Por senpage vizitadi la teatrajn prezentojn, li entreprenis verkadon de teatraĵokritikoj por la Debreczeni Független Újság (Debrecena Sendependa Gazeto). Li pasigis 4 jarojn en debrecenaj redakcioj kun kelkaj interrompoj (1909.10.05–1913.09.), en 1910 kaj 1911 li transloĝiĝis por kelke de monatoj al Peŝto (orienta parto de Budapeŝto), ĉar lia familio ne emis forĵeti la planon, ke TÓTH Árpád iĝu profesoro. La poeto plurfoje sin ĵetis al doktorecaj ekzamenoj, sed pro ia nesondebla kaŭzo, li simple malhavis kuraĝon por alfronti ekzamenojn.

La 24-an de oktobro 1909, li rolis en la Nyugat-matineo, aranĝita de Csokonai-rondo. En 1911 li iĝis oficiala membro de la Debreczeni Nagy Újság (debreceni nadj ujŝag: „Debrecena Granda Gazeto”) en la oficoj de kunredaktoro kaj humuristo, sed komprenebleli verkas ĉion, plej bonhumore lirikajn novaĵojn, kaj en la Debreczeni Szemle ([debreceni semle] Debrecena Revuo) eĉ literaturajn disertaciojn. (Li ŝatis la lernejon, la Grandan Arbaron, iun-tiun kvartalojn de Debrecen, sed li ne forgesis ankaŭ, ke la artistajn sonĝojn de lia patro oni tie ĉi primokis. Posttempe, gustuminte la altregionan aeron de la literaturo, li ne trovis pura la debrecenan aeron, la urbon mem li sentis fremda (Hej, Debrecen...). Sed lia pan-dona gazeto ekagoniis en 1913 kaj TÓTH Árpád decidis en septembro por definitive transloĝiĝi en Budapeŝton. Tie li vivtenis sin per ĉedoma instruado. Lia unua poemaro Hajnali szerenád (Aŭrora serenado) aperis en 1913.

Liaj pulmomalsanoj devigis lin al kuracejoj de Tatro en 1915-1916. Tiam li estas jam helpa redaktoro de la monata gazeto de Hatvany Lajos, Esztendő (Jaro).

Li salutis la Hungaran Sovetrespublikon per poemo Az új isten (La nova dio), kiu estas unu el la plej entuziasmaj sciigoj, kiu kalkuliĝis longe kiel kandalŝtono. Post la renverso de Hungara Sovetrespubliko li vivis en malfacilaj cirkonstancoj, li ludis kun penso pri sinmortigo.

Li iĝis fine de 1921 kunlaborante de Est (Vespero), kie li skribis mallongajn politikajn artikolojn, kolorajn evenojn por la gazeto. Tie aperis liaj kritikoj kaj verkoj. Kvankam li skribis pli malmulte por Nyugat, li restis ties unu ĉefa kunlaboranto.

Fine de la 1920-aj jaroj, lia malsano graviĝis kaj li ofte restadis en Új-Tátrafüred por kuracado.

Li estis entombigita en la fama hungara Farkasréti temető (Farkaŝreta tombaro), kie adiaŭis lin Mihály Babits.

Li estas ankaŭ elstara arto-tradukisto (Milton, Baudelaire, Poe ktp.)

Literature ::
Translation ::

minimap